[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Ĉina Te-kulturo

laste ĝisdatigita je la 29a novembro 2013

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Ĉina Te-kulturo

Prelego la 29an de novembro 2013 de Zhang Ping, ĵurnalistino en la Esperanto-Servo de Ĉina Radio Internacia.

Sinprezento de Zhang Ping (Ĝoja)

Mi nomiĝas Zhang Ping, Esperante Ĝoja. En universitato mi lernis ekonomikon kaj sciis nenion pri Esperanto, sed pro mistera fortuno, mi venis al Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj fariĝis esperantisto. Nun mi jam laboras ĉi tie pli ol 10 jarojn. Per Esperanto, mi amikiĝis kun multaj diverslandaj esperantistoj. Mi elkore dankas la
providencon, ĝi liveris al mi la ŝancon eniri en la mirindan mondon.

Ĉina Te-kulturo

Antaŭ du jaroj, mi komencis raportadon pri la ĉina te-kulturo kaj nun mi estas teama. Aprile de la kuranta jaro mi kaj miaj kolegoj kune sukcese organizis la agon, en la ago 10 fremdlandaj amikoj el 9 landoj persone spertis la vivon de ĉinaj tekulturistoj kaj konis la ĉinan te-kulturon. Tio estas ege magia travivaĵo por mi kaj la aliaj ĉeestantoj. Mi volas konigi al vi la travivaĵon, el ĝi vi certe konos la ĉina tradician te-kulturon, kompreneble vi ankaŭ trinkos la bongustan teon el Ĉinio.

Renkontiĝo kun francaj ĵurnalistoj

Cetere, mi ege volas fari kontakton kun la lokaj gazetaroj, radioj, ĵurnalistoj, viziti iliajn oficejojn, akcepti iliajn intervjuojn, ankaŭ fari intervjuojn al ili kaj raportojn pri ili.

  • gazetara konferenco sabaton la 30an de novembro 2013 je la 15a (en la sidejo de la asocio)

Ne forgesu vian tason !

En la sama rubriko: