[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > « Ĉiutaga Japanio » : prelego de esperantistino post vojaĝo en (...)

laste ĝisdatigita je la 15a novembro 2009

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

« Ĉiutaga Japanio » : prelego de esperantistino post vojaĝo en Japanio

Mireille Grosjean

Espéranto Île-de-France invitas vin partopreni la prelegon de Mireille Grosjean :

« Le Japon au quotidien » (ĉiutaga Japanio)

jaŭde, la 26a de novembro, de la 19a15 ĝis la 20a45

en la sidejo de la asocio :

4bis rue de la Cerisaie
75004 Paris
metro-stacio : Bastille

Freŝa emeritulino, Mireille Grosjean vojaĝis tra la mondo du 8 monatoj, kaj tra Japanio dum 6 monatoj, kun la ideo vivi tie dum aŭtuno, vintro kaj printempo.

Ŝi estis en Japanio de oktobro 2008 ĝis aprilo 2009. Ŝi loĝis ĉe 22 esperantaj familioj kaj konatiĝis kun ĉiaj aspektoj de la japania kulturo.

Ŝi povis observi ĉiujn detalojn kaj demandi pri ĉio por kompreni tiun popolon.

Mireille Grosjean estas kun-prezidanto de Svisa Esperanto Societo (SES),
Komitatano A (UEA) por Svislando, Delegito de UEA ĉe UN en Ĝenevo, Prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, Prezidanto de ILEI sekcio svisa, Delegito de SAT-amikaro por Svislando.

Legu pli en la blogo de Mireille Grosjean : http://mirejo.blogspot.com/

En la sama rubriko: