[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Kafo esperanto en Versaj + Zamenhofa festo 15/12/11

laste ĝisdatigita je la 6a decembro 2011

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Kafo esperanto en Versaj + Zamenhofa festo 15/12/11

Evento ĉar ni forlasas Parizon por festi Esperanto en apuda urbo Versaj (Versailles)

La 15-an de decembro de ĉiu jaro, la amsopirantoj pri esperanto verŝas larmeton pro emocio, unuaflanke pro tio, ke estas la naskiĝdatreveno de Ludoviko L. Zamenhof, iniciinto de la lingvo kiu unuigas ilin en paco kaj harmonio (pf ! pf ! pf !), duaflanke pro tio, ke restas al ili malpli ol dek tagoj por finaĉetumi por Kristnasko (esperantistoj estas konsumantoj kiel la aliaj) !!

Ĉi-jare, tiu tiom aparta tago rolludos kiel Café-Espéranto (aŭ inverse ?). Kaj por eĉ pli eksterordinarumi, ni nin ekzilos al... Versailles !!! Ni estu frenezaj !

Ne timu, Parizanoj por kiuj eksterparizas nur plaĝoj por sunbanumo kaj montoj por skio ! Ja estas neferia vivo trans la 2-a RATP-zono kaj ĝi estas tre atingebla !

Ni do proponas, ke ni renkontiĝu ĉe :
l’Helio’s Pub,
1 rue des États Généraux
78000 Versailles
ĵaŭdon la 15-an de decembro 2011
je la 19-a 30

Ĝi troviĝas :

  • 9 piedirajn minutojn for de la Gare des Chantiers, kien alvenas trajnoj de RER C, de Montparnasse kaj de la Défense.
  • 7 piedirajn minutojn for de la Gare Versailles-Rive-Gauche (aŭ Versailles-Château) kien alvenas trajnoj de la RER C.

Ankaŭ estas ebleco pri kunaŭtumado ! Ni kreis okazaĵon en la retpaĝaro de covoiturage.fr por ke kondukantoj kaj kunveturantoj renkontiĝu facile.
(parkejo de la urbdomo)

Des pli eksterordinare : ĉi-monate, estos ne koncerto !

Do venu ĉar la eniro estas senpaga ! Kaj se vi venos plurope, estos des pli senpage ! Kaj ju pli senpage, des pli gaje !

Ĝis tiam !

La organizteamo de la Café-Espéranto-Paris... pardonu... Versailles... nu en tiu ĉirkaŭaĵo !

En la sama rubriko: