[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj > Kursoj, staĝoj, ekzamenoj

laste ĝisdatigita je la 15a januaro 2006

Kursoj, staĝoj, ekzamenoj

La francilia federacio zorgas pri organizado de la kursoj, staĝoj kaj ekzamenoj proponataj en la sidejo de la asocio Espéranto-France.

Kursoj

Oni proponas tri nivelojn da kursoj :

  • La unua nivelo cela ĉiujn, kiuj deziras eklerni la lingvon. La kursojn estas gvidataj en etaj grupoj de 4 ĝis 10 lernantoj, de oktobro ĝis junio.
    La kursoj daŭras de 1h30 ĝis 2 horojn kaj okazas unu fojon ĉiusemajne. Oni ĝenerale uzas la manlibron Metodo 11.
  • La dua nivelo celas tiujn, kiuj jam havas bazan konon pri Esperanto, ekzemple tiujn, kiuj jam sekvis la unuan kurson aŭ la retan kurson Gerda malaperisfr/gerda/index.php]
    Tiu kurso estas instruata al etaj grupoj, unufoje ĉiusemajne, de oktobro ĝis junio. Oni ĝenerale uzas la manlibron Metodo 12.
  • La tria nivelo celas tiujn, kiuj jam bone konas la lingvon kaj deziras prepari la ekzamenon Kapableco.

Babilrondo

Ĝi okazas ĉiujn du semajnojn kaj celas tiujn, kiuj jam konas la lingvon kaj volas apliki kaj plibonigi ĝin... parolante.

Staĝoj

Dum du tagoj, do almenaŭ 10 horoj, vi povos konatiĝi kun la lingvo Esperanto kaj komenci apliki ĝin. Tiam vi havos ĉiujn bazojn por daŭrigi vian studadon, eĉ sole, tute facile.

Renkontiĝoj por «komencantoj»

De tempo al tempo organiziĝas renkontiĝoj por komencantoj. Tiuj kunvenoj ebligas fari demandojn, ekzerciĝi paroli, kanti, ludi, teatrumi : kiel vi deziros !

Horaroj, kondiĉoj kaj prezoj troviĝas en la parto Kursoj, staĝoj kaj ekzamenoj

En la sama rubriko: