[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Prelego de sinjoro Etsuo Mijoshi

laste ĝisdatigita je la 27a novembro 2010

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Prelego de sinjoro Etsuo Mijoshi

Sinjoro Etsuo Mijoshi estas japana mecenato, kiu jam publikigis diversajn anoncojn en naciskalaj gazetoj por varbi por diskonigi Esperanton, prelegis en pluraj urboj de Francio en novembro 2010. Ĉi-tie raporto pri lia prelego, kiu okazis en Parizo je la 24a de novembro.

Etsuo Mijoshi
Etsuo Mijoshi (fotis F. Lo Jacomo)

Tre sukcese okazis la prelego de Etsuo Mijoshi, unua prelego kadre de la prelegturneo novembra de la japana mecenato en Francio.

Ĉeestis ĉirkaŭ 45 personoj, plej parte franciliaj esperantistoj, sed ankaŭ aliregionaj (inkluzive sinjorino Isabel Castro, de la Konsilio de Europo), en tute plena salono.

Enkonduke parolis Sylviane Lafargue, loka organizantino de la kunveno, kiu disvolviĝis en ejo de la francaj fervojistoj, gratulante al sinjoro Mijoshi pro lia persista agado por Eo.

Ĉefa enhavo de la prelego estis alvoko al francaj esperantistoj, kaj iliaj familianoj, konatoj, ktp, reagi tuj post apero de nova dupaĝa reklamo en Le Monde, la 15an de decembro 2010, skribonte al la legantara poŝto.

Atilio donis al ĉiuj ĉeestantoj la kopion de la reklampaĝo. Kaj dorsflanke la tekston de la alvoko al franclingvanoj, kun poŝta adreso kaj retadreso al kiuj skribi.

Fine de la prelego transdonis la sekretario de Esperanto-France (UFE), Axel Rousseau, nome de la Grupo de Esperanto en Perigordo, komikson kaj, nome de UFE, du librojn, La Dolĉa Franclando kaj La Eta Princo.

Estis tempo por demandoj-respondoj kun la publiko.

Sekvis la prelego aperitivo ofertita de la AFCE / FFEA (Franca Fervojista Eo Asocio). Gratulon al ili kaj al la preleginto pro tiu sukcesa kaj agad-instiga aranĝo.

Legu ankaŭ la raporton de sinjoro Henri Masson : http://www.ipernity.com/blog/32119/290529

Axel Rousseau kaj Etsuo Mijoshi
Axel Rousseau kaj Etsuo Mijoshi (fotis F. Lo Jacomo)

En la sama rubriko: