[] [] [ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []../IMG

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj > Kultura parolrondo

lasta ĝisdatigita je la 2a novembro 2016

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Kultura parolrondo

La temoj estas ankaŭ anoncataj/raportitaj kun aliaj fotoj en Facebook :Esperanto-Francilio en Facebook

Sekvonta dato :
10 aprilo 2017 :
Michèle Abada-Simon


Michèle estos kun ni por temi pri ŝia eksperimento pri la vivo, preparu multajn demandojn !
Ne maltrafinda evento !
La ĉeestontoj ne lasu Michèle alporti la frandaĵojn !
— 

Posta dato :
24 aprilo 2017 :

Debato : submetiĝo al aŭtoritato en demokratio


Surbaze de du eksperimentoj : la Milgram’a (Usono, 1963) kaj la "Ludo de la morto" (Francio, 2009), ni debatos pri kiel kaj kial civitano konsentas submetiĝi al aŭtoritato en niaj demokratiaj socioj.
Ni spektos kelkajn scenojn de filmoj.

Ne forgesu kunporti trinkaĵojn kaj manĝaĵojn por provi nian kapablon rezisti ; )

— 
Postaj datoj :
- 22 majo 2017 : (temo ne ankoraŭ difinita)
- 12 junio 2017 : (temo ne ankoraŭ difinita)
- 26 junio 2017 : (temo ne ankoraŭ difinita)

— 

Anoncfilmeto pri la Kongreso de 2017 en Mandres-les-Roses, proksime de Parizo, estas videbla en : Esperanto-Francilio en Facebook.

— 
Dufoje monate, la 2an kaj 4an lundon ekde la 18a30, ni interparolas en Esperanto pri kulturaĵoj : pri filmo, pri libro, pri ekspozicio, pri spektaklo, pri renkontiĝo, ktp.
Ne timu konigi viajn ideojn kaj/aŭ kunporti trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Por proponi temon, retmesaĝu al marianne.pierquin@laposte.net
— 

Arkivo :

— 

Okazintaj temoj de la jaro 2016/2017 :

- 13 marto 2017 : pri la filmo Kapitano fantasta :
Tiu idealisma filmo kiu prezentas familian utopion, plaĉis al multaj E-oj kiuj klarigos kial. Ili proponos debaton pri kelkaj gravaj temoj spektante tre mallongajn fragmentojn de la filmo : Ĉu eblas vivi ekster la socio ? ; Kiaj konsekvencoj por la infanoj ? ; Kial elekti liberan edukadon ?.... La filmo instigas nin pensi pri niaj vivmanieroj, ĝi traktas multajn facetojn de la nuna socio : la valoroj kiujn ni implice akceptas, dilemoj kaj defioj de niaj elektoj, interrilatoj, edukado en lernejo kaj en familioj, sociaj luktoj, rilato al la naturo. Ĉu ekzistas klaraj rimedoj ? Venu diskuti la filmon en bona etoso, eĉ se vi ne spektis ĝin, ni faros resumon de la ĉefaj eventoj.

- 27 februaro 2017 : ni babilis trikante ĉapojn/kufojn (William).
- 13 februaro 2017 : konvenciaj kodoj, lingvoj, signoj (Régis).
- 23 januaro 2017 : PKL, la Parola Kompletigita Lingvo por Esperanto, prezentita de Abdel kaj William :
Tiu man-simbola kaj silaba sistemo helpas al surduloj kaj al malbonaŭdantoj, por parole dialogi per normala Esperanto. Abdel kaj William ricevis atentajn orelojn :

Viziti la retjon kreitan de Abdel : PKL, kaj alvenu al la kongreso en Mandres por aŭskulti pli ampleksan prelegon !

- 9 januaro 2017 : ni manĝis la tradician "reĝkukon".
- 12 decembro 2016 : la kongreso en Mandres, projektoj.
- 28 novembro 2016 : Irana gnostikismo, prezentita de Said Baluĉi.
- Tiu kunveno sekvis la prelegon pri la historio de la religioj en Irano, la 26an de novembro.

JPEG - 35.2 kb
Dum la kunveno pri gnostikismo kun Said.


- 14 novembro 2016 : Tra Eŭropo kaj tra la 20a jarcento kun la familio Bresler.

JPEG - 31.1 kb
14 Novembro 2016 : emocia momento dum la prelego de Lucien Bresler pri lia familio : Marianne lin sciigas la nomon de la unua edzino de lia patro, deportita-mortigita dum la dua mondmilito, nomon kiun li malkonis.


- 10 oktobro 2016 : Esperanto kaj politiko, EDE.
- 12 septembro 2016 : ludoj en Esperanto

— 

Datoj kaj temoj de la jaro 2015/2016 :

- 8 februaro 2016 : La flava hundo kun Maigret : "kunportu bieron" (prezentita de Marianne)
- 22 februaro 2016 : La sovaĝa infano de Truffaut : "ni trinkos akvon kaj manĝos radikojn" (Régis)
- 14 marto 2016 : Aloo vera - lumbildoj, filmeto kaj... gustumado ! (Izabel’ kaj Viktoro).
- 28 marto 2016 : La Benkoj de la promenejo. (humura rakonto).
- 11 aprilo 2016 :
Demandoj kaj respondoj pri Irano, kun Said Baluĉi : Irano ! ĉu ankoraŭ problemo ? Kiel vivas ĉiutage Irananoj ?
- 25 aprilo 2016
Irana kulturo : kinoarto kiel "Taksio Teherano", "Persepolo", artoj, artistoj, kaligrafio, muziko kaj tipaj instrumentoj.
- 23 majo 2016
Wangari Maathai, Nobel-Premio 2004, la Kenjanino kiu plantis arbojn. Elizabeto rakontis ŝian vivon, ni spektis dokumentan filmon subtitolitan esperante.
- 27 junio 2016 : pikniko.


Por proponi temon, retmesaĝu al marianne.pierquin@laposte.net

En la sama rubriko:

mallonge


Muzeo Mundolingua

Je 170 kvadratmetra surfaco, la daŭra ekspozicio Mundolingua proponas agrablan kaj originalan viziton, dank’al siaj nombraj temaj alkovoj.
Legu pli


Pasie pri lingvoj !

Multlingva retejo pri la lingvoj de Eŭropo : lingvo.info