[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Manifestacio je 1a de Majo

laste ĝisdatigita je la 27a aprilo 2024

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Manifestacio je 1a de Majo

Kiel en la pasintaj jaroj, esperantistoj de la Pariza regiono rendevuas je Merkredo 1a de Majo 2024, ĉ 13h ĉe SAT-Amikaro, 132-134 bulvardo Vincent Auriol, por iri en placon de La Respubliko, aŭ rekte rendevui sur la placo mem, je strato de Faubourg du Temple ĉ 14h.
Esperanto nuntempe pli ol iam ajn evidentiĝas kia konstruero de la sola travivebla mondo, mondo de ĉiuj pacemaj interparoloj.

Raporto pri la manifestacio de 1a Majo 2024 en Parizo.

Proksimume 15 gekolegoj de la Pariza regiono renkontiĝis tiuokaze. Ni ankaŭ renkontis plurajn aliajn E-istojn (unu de Groupe Espérantiste Périgourdin) aŭ lernantojn, kaj notinde iun maljunulinon, kiu eklernis en 1960 : ŝi tiom kontentis renkonti E-istojn, ke ŝi kisis Marjan. Ni ĉesis nian defiliron, kiel kutime, ĉe la sidejo de Esperanto-France.

Manifestacio 1a Majo 2024

Amuzaĵo : ĉi-jare multaj biciklistoj sub-pasis bicikle sub nia granda flag-rubando !


Raporto pri la manifestacio de 1a Majo 2023 en Parizo.

Nia flag-banderolo estis videbla en la televida informbulteno de «LCI» (= «La Inform-Kanalo») :

Flagrubando « ESPERANTO »
Nia flagrubando « ESPERANTO » estis videbla en la ĉe-l’momenta informbulteno de iu televida kanalo ; 1a de Majo 2023.
Notre banderolle « ESPERANTO » a été visible dans le bulletin en direct de LCI ; 1er Mai 2023.

Anonco de 2022 : Esperantistoj de la Pariza regiono rendevuas je la 13-a, place de la République, angule de rue du Faubourg du Temple ĉi-Dimanĉe kiel pasintjare.
Esperanto estos unu el la konstruelementoj de la «mondo morgaŭa», ĉi-tion sciigu la Esperantistoj mem.

Raporto pri la manifestacio de 1a Majo 2022 en Parizo.

Kiel pasintjare, ni ĉeestis ĉe Placo de la Respubliko por la manifestacio de la 1a de Majo. Sed ĉi-foje la suno akompanis nin. Kun du standardoj, la granda de SAT-Amikaro, kiun Eriko kuraĝe alportis, kaj tiu de Espéranto-France. Ni disdonis materialojn SAT-Amikaran, kalendaretojn kaj flugfoliojn kiujn Bernard redaktis. Inter ili troviĝas la adresoj de EDE, UFE kaj SAT-Amikaro.

Dankon al ĉiuj partoprenantoj, Elizabet, Eriko, Paskal, Ĵerar, JoPetro, Ghuti, Reĵis, Lionel, feliĉan monaton de Majo,

Lucien.

PS : restas multe da propagandiloj, por esti disdonotaj okaze de estontaj manifestacioj...

Raporto pri la manifestacio de 1a Majo 2021 en Parizo.

« ESPERANTO » 1er Mai 2021 / 1a Majo 2021

Multe da homoj, el ĉiuj nuancoj sindikataj, de maldekstraj partioj, de ekstrem-maldekstraj kaj aliaj. Multaj manifestaciantoj, el ĉiuj aĝoj, seksoj, landaj devenoj, en agrabla etoso malgraŭ la griza vetero.

Ni, Esperantistoj, komence lokiĝis sur Placo de La Respubliko, kiel anoncite. Ni alvenis, ek de 12h45, kaj iom post iom, ni nombriĝis je deko da, kun bandego «ESPERANTO» de Esperanto-France, kaj afiŝtabuloj de SAT-Amikaro. Ni estis bone videblaj, kaj ni rimarkis la intereson, kiun ni kaŭzis.

Personoj alvenis por interparoli ; menciindas du junuloj, kiujn ni neniam vidis ĝis nun : iu jam bone parolas nian lingvon, la alia lernis sola, kaj hodiaŭ renkontas E-istojn «realajn», je la unua fojo !

Propagandiloj de EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), preparitaj de Bernard, kalendaretoj, propagandiloj de Satam estis disdonitaj.

Ĝis ĉ. 15h ni staris je ĉi-tiu rendevua loko, poste ni provis marŝi surstrate en la manifestacio, sed estis malfacile pro la denseco de la homoj, kaj probable ankaŭ pro fuŝistaj «blakblokoj» kiuj jam ŝtopis ĉiujn. Tial, ni haltiĝis kaj daŭre restis sur placeto, kie ni estis bone videblaj, fotitaj kaj filmitaj de multaj preterpasantoj.

Por fini, ĉ. 16h30, pro laco kaj ekpluveto, ni forlasis la defiliron. Trapasante tra Bd Richard Lenoir, ni preterpasis grupon de motorciklistaj policistoj kiuj surlokis. Unu motorciklisto de la polico demandis al mi, kio estas Esperanto. Do, mi diris la klasikaj klarigojn... kaj la policisto ŝajnis tre interesiĝi.

Poste, ni iris al La Ĉerizejo por redoni la bandegon, kafumi, interparoli.

Dankon al Eriko, Paskal, Ĵerar, Elizabet, Michèle, Kazue, JoPetro, Reĵis, Bernard.

Lucien.

« ESPERANTO » 1er Mai 2021 / 1a Majo 2021

En la sama rubriko: