[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Omaĝo al Carlo BOURLET

laste ĝisdatigita je la 30a septembro 2013

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Omaĝo al Carlo BOURLET

En Parizo sabaton la 5an de oktobro 2013 je la 14-a30.

Antaŭ cent jaroj forpasis Profesoro Carlo BOURLET (1866 – 1913), unu el la plej famaj francaj matematikistoj/esperantistoj, plej proksima kunlaboranto de Doktoro ZAMENHOF kaj redaktoro de LA REVUO eldonita de la franca eldonejo HACHETTE. Li travojaĝis Francion cele al promociado de Esperanto.

Sabate la 5-an de Oktobro 2013 okazos depono de floraro sur lia tombo fare de lia 91-jara nepo Charles BOURLET (Strasburgo) kaj lia 29-jara prapranepo Pascal MEISSNER, esploristo kaj docento ĉe la universitato de Karlsruhe (Germanio).

Omaĝan paroladon faros Sinjoro Pascal MEISSNER.

Mapo al la tombo
Tombo

La ceremonieto okazos je la 14-a 30 en Cimetière de Montrouge (18, avenue Porte-de-Montrouge, 75014 PARIS), Metrostacio Porte d’Orléans (vidu mapon).

En la sama rubriko: