[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj > Sabataj Esperanto-kunvenoj

laste ĝisdatigita je la 25a oktobro 2016

Sabataj Esperanto-kunvenoj

Tiuj sabataj kunvenoj bonvenigas ĉiujn Esperanto-parolantojn por neformalaj interŝanĝoj. Ili okazas la 2an kaj 4an sabatojn de la monato, posttagmeze aŭ/kaj vespere en la Ĉerizejo, la sidejo de la pariza klubo kaj regiona federacio :
Espéranto Paris Île-de-France
4 bis rue de la Cerisaie
(enirejo je la angulo de la strato Jacques Cœur)
75004 PARIS
(metroo-stacio Bastille)
info@esperanto.paris

Temoj anoncitaj pere de tiu TTTejo, retmesaĝo (listo francilio), Facebook kaj Twitter.

Por ĉiuj Esperanto-parolantoj.

VENONTAJ RENDEVUOJ

Sabaton la 26an de novembro 2016

  • je la 17:30, prelego kaj debato pri la temo Religioj en Irano,
  • je la 19:00, pikniko (5€ po partoprenanto).

Religioj en Irano

Irano estas lando de religioj. La plej praa de ni konata granda religio en tiu lando estis Mitraismo, la religio de la Medoj, kiu ankoraŭ estis forta rivalo de Kristanismo dum la Roma imperio.
Poste venis la profeto Zaratuŝtro kun sia religio Zoroastrismo. Zoroastrismo fariĝis la oficiala kaj ŝtata religio de la Persoj.
En la jaro 651 p.K. la Araboj finvenkis la Sasanidan dinastion kaj tiel komenciĝis la Islama periodo en la historio de Persio/Irano.
Tamen ne ĉiuj Irananoj elkore akceptis la konkerintan popolon kaj ties religion. La Irananoj komencis rezisti per ĉiuj eblaj rimedoj. Kompreneble ili kreis novajn religiojn surbaze de Mitraismo, de Zoroastrismo, de Islamo, aŭ kombine de ĉiuj.
Tiele naskiĝis multaj religioj en Irano, interalie Ŝijaismo, nuntempe oficiala kaj ŝtata religio de Irano, kaj la plej freŝa estas Bahaismo, kiu tre favoras al nia komuna lingvo Esperanto. Bahaismo nun estas malpermesita en Irano.
Dum miloj da jaroj la regantoj regis je la nomo de la religio. Dum miloj da jaroj la nekontentaj kaj malkontentaj homoj batalis kontraŭ regantoj je la nomo de la sama aŭ de alia religio. Do, la religio havis/havas profundan efikon ĉe la individua kaj kolektiva konscio kaj subkonscio de Irananoj.
Por kompreni la nuntempan konduton de la Irananoj oni devas sciiĝi unue pri iliaj religioj ĉar la nuntempaj ekonomikaj kaj politikaj aferoj sin prezentas en la religia mesaĝo.
En tiu ĉi kunsido ni klopodos iom pli profunde kompreni tiun landon kaj ties popolon.
Ni gustumos kun kafo aŭ teo iranajn “Koluĉe” kaj “Gaz” : estos petataj 5 € al la ĉeestantoj.

Notu : Lundon, la 28-an de Novembro :
Kultura rondo pri Gnostikismo en Irano, je la 18:30.

Vi deziras proponi temon, organizi prelegeton okaze de iu rendevuo...
Retmesaĝu al William

En la sama rubriko: