Kultura parolrondo
Unufoje monate, la 3an merkredon de la monato, de 18:30 ĝis 19:30, en la Ĉerizejo, ni interparolas en Esperanto pri kulturaĵoj.
Unua rendevuo de la jaro 2020/2021 okazos merkredon la 21an de oktobro 2020 je la 18:30. Ĝi temos pri :
- Retaj intervjuoj kun famaj verkistoj (Anna Löwenstein, Mikael Bronŝtejn kaj Spomenka Ŝtimec).
- Ni kune spektos la intervjuojn, kiuj estis registrataj dum la Literatura forumo de MondaFest.
- Oni povos ankaŭ reklami la konkurson de noveloj pri la kronviruso, nomita INK.
Por proponi temon, retmesaĝu al info@esperanto.paris