Parizo-Junuloj
Saluton al ĉiuj !
Nova francilia junulara renkontiĝo en septembro !
Post ke kelkaj spertis IJKn, ni ŝatus dividi tiun sperton kun tiuj, kiuj ne povis ĉeesti kaj paroli kieł ĉiam pri temoj kiuj gravas por ni !
Ke vi ĉeestis IJKn aŭ ne, venu por drinki (aŭ trinki laŭ via prefero😉) kun ni kaj ĝui bonan tempon !
📍Kie kaj kiam ?
Sabate la 5-an de septembro je la 19a ni renkontiĝos en la trinkejo Le Gobe je la adreso 14 rue de Bagnolet, 75020 Paris.
Ni atendas vin tiam !
Grupo Espéranto-Jeunes de Parizo-Francilio por Esperanto-parolantoj ĝis 35 jaroj.