[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Federacio > Biblioteko Hippolyte Sebert

laste ĝisdatigita je la 19a oktobro 2017

Biblioteko Hippolyte Sebert

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert

Biblioteko Hippolyte Sebert estas biblioteko pri historio de Esperanto en Francio, ĉefe rilate la finon de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a jarcento.

Ĝi enhavas plurajn milojn da libroj kaj dokumentoj ĝenerale en Esperanto aŭ en la franca. La dokumentoj troviĝas en la kelo de la Ĉerizejo, la sidejo de Espéranto-France.

Du arkivistoj volontule laboras por indeksi la dokumentojn kaj skani kelkajn el ili. La ĝisnunaj indeksitaj dokumentoj troveblas ĉe la retpaĝaro de la biblioteko arkivo.esperanto-france.org.

Por kontakti la arkivistojn retmesaĝu al info@esperanto-france.org

En la sama rubriko: