[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Federacio > Sidejo de la asocio

laste ĝisdatigita je la 4a novembro 2022

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Sidejo de la asocio

La asocio Esperanto Parizo Francilio havas komunan sidejon kun la asocioj Espéranto-France, Espéranto-Jeunes kaj Espéranto-Éducation.

Tiun sidejon, en Esperantujo, oni nomas «La Ĉerizejo». Ĝi situas en la kvartalo Bastille, je 150 metroj de la placo Bastille, kie staras la kolono de Julio, memore la revolucion de 1830 (vidu la supran foton). Tie situis la fortikaĵo Bastille Saint-Antoine uzita kiel malliberejo, kies preno far de la popolo la 14an de julio 1789 simbolas la francan revolucion ; tiu fortikaĵo estis malkonstruita tuj poste kaj do ne plu videblas. Pli da informo ĉe Vikipedio Bastille.

Adreso
4 bis rue de la Cerisaie
75004 Paris
Enirejo je angulo kun la strato Jacques Cœur

Metrostacio Bastille : linioj 1, 5 kaj 8
Elirejo 5a : boulevard Bourdon

Telefono : 01 42 786 886
Faksilo : 01 42 78 08 47
Retadreso :
– estraro de la asocio info@esperanto.paris
– retejestro esperanto.paris@gmail.com

Malfermata lunde, marde, merkrede kaj ĵaŭde, de la 9a ĝis la 12a kaj de la 13a ĝis la 18a

En la sama rubriko: