[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Federacio > Membro-kunvenoj

laste ĝisdatigita je la 7a julio 2025

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Membro-kunvenoj

Ĉiu-jare, ĝenerale en printempo, okazas membro-kunveno de la federacio Francilio (Espéranto Paris Île-de-France).

2025 – La membro-kunveno okazis dimanĉon la 23-an de marto 2025.

2024 – La membro-kunveno okazis sabaton la 16-an de marto 2024, ĉeeste kaj rete.

Programo :

10:00→12:00 – Ĝenerala asembleo. Surloka au reta partopreno. Tagordo :

  • publikigo de la rezultoj de la voĉdonado : konsento pri la 2 raportoj, elekto de nova komitato ; membroj ricevos informon por voĉdoni ;
  • informo pri niaj arĥivoj,
  • agadplano por 2024,
  • peto de ideoj kaj helpo por novaj projektoj.

12:00→12:30 – Aperitivo.

12:30→14:00 – Surloka tagmanĝo (ĉeestantoj alportu trinkaĵojn kaj manĝaĵojn por dividi).

14:00→17:00 – Piediro al la Ĝardeno de la Plantoj (Jardin des plantes), aliborde de la Sejno. Vizito de la ĉefa konstruaĵo, la Granda Galerio de Evoluo. Ĉiu aĉetos sian bileton (plena enirprezo : 16€) ; antaŭ-aĉeto, informoj pri rabatoj ĉe jardindesplantesdeparis.fr

Dokumentoj :

2023 – La membro-kunveno okazis sabaton la 18an de marto 2023.

2022 – La membro-kunveno okazis sabaton la 19an de marto, matene, kaj ĉeeste kaj rete.

2021 – La membro-kunveno okazis sabaton la 20an de marto 2021 rete per Zoom.

2020 – Pro la epidemio de KOVIM-19, la membro-kunveno planita en Parizo, la 21an de marto 2020 estis nuligita. Voĉdonado okazis rete.

2019 – La membro-kunveno okazos en Parizo, dimanĉon la 24an de marto 2019.

Programo
10:00 Akcepto en la sidejo de la asocio
10:30 Komenco de la membro-kunveno
12:00 Aperitivo (ofertota de la Federacio)
12:30 Tagmanĝo (ĉiu kunportu ion por dividi kaj komune manĝi kaj trinki)
15:00 Vizito en la parko de Bercy per Esperanto - rendevuo ekster la metrostadio Cour Saint-Émilion

Dokumentoj :

2018 – La membro-kunveno okazis en Parizo, dimanĉon la 22an de aprilo 2018. Programo :

  • 10:00 Akcepto en la sidejo de la asocio
  • 10:30 Komenco de la membro-kunveno
  • 12:00 Aperitivo (ofertota de la federacio)
  • 12:30 Tagmanĝo (ĉiu kunportu ion por dividi kaj komune manĝi kaj trinki)
  • 14:30 Ekiro al la muzeo Institut du Monde Arabe (IMA) : 800 metroj
  • 15:00 Vizito de ekspozicio ĉe IMA (ĉiu pagas sian bileton) “La Kanalo de Suez”, artikolo el “La Praktiko” de Jan-Feb. 1952
  • 19:00 vespermanĝo en restoracio (ĉiu pagos sian manĝon kaj trinkaĵojn)

Eblas partopreni unu, kelkajn aŭ ĉiujn programerojn. Ĉiuj (membroj aŭ ne) rajtas partopreni, sed nur membroj rajtos voĉdoni dum la membro-kunveno. Eksterlandanoj estas bonvenaj. Fakte, ni vespermanĝis en la sidejo, ĉar restis multe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

2017 – La membro-kunveno okazis en Mandres-les-Roses, sabaton la 27an de majo 2017 (ptm) dum la landa kongreso.

2015 – La membro-kunveno okazis en Parizo, sabaton la 28an de marto 2015.

2014 – La membro-kunvenoj (jara kaj ekster-ordinara) okazis en la domo de la asocioj de la 4a distrikto de Parizo, matene la 22an de marto 2015. Post-tagmeze okazis komuna vizito de la muzeo Mundolingua.

2013 – La membro-kunveno okazis en Moret-sur-Loing, sabaton la 23an de marto 2013.

2012 – La membro-kunveno okazis en Malakoff, sabaton la 24an de marto 2012.

  • Programo
    Réunion le matin
    Promenade dans Malakoff l’après-midi

2011

2010

2009 – La membro-kunveno okazis en Vaux-le-Pénil, sabaton la 4an de aprilo 2009. Ĝin organizis la klubo Espéranto Val-de-Seine.

2008

2007 – La membro-kunveno okazis en Parizo, sabaton la 31an de marto 2007.

2006 – La membro-kunveno okazis en Boulogne-Billancourt, la 25an de marto.

L’assemblée a eu lieu le matin, sous la présidence d’Axel Rousseau. Le rapport moral a été présenté par Albert Sanson et le rapport financier par Henri Lafargue. Toutes les interventions ont été soigneusement consignées par Armelle Piolat.

Cinq nouveaux membres ont été élus pour siéger au comité : Michèle Abada-Simon, Jean Delhomme, Mélaine Desnos, François Lo Jacomo et Cyrille Poullet.

La réunion s’est terminée par un pot de l’amitié. La plupart des participants se sont ensuite rendus (sous la pluie) dans un restaurant libanais pour se remettre des émotions de la matinée.

L’organisateur de cette journée avait ensuite prévu une visite du Musée des années 30 qui se trouve non loin de là (peut-être avait-il aussi prévu la pluie et avait, avec beaucoup d’inspiration, trouvé une visite intéressante et abritée de l’humidité ambiante). Et c’est devant le musée que les participants ont posé pour la traditionnelle photo de groupe.

En la sama rubriko: