[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj > LegoKlubo

laste ĝisdatigita je la 12a februaro 2024

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

LegoKlubo

LegoKlubo de la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo por legantoj de la tuta mondo.

Sabaton la 2an de marto je la 18a, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo okazigos legoklubon.

Ni invitas Nicolino Rossi paroli al ni pri sia ĵus eldonita libro «La arto verki kaj traduki».

Temas pri dek rakontoj kaj dek poeziaĵoj de nuntempaj italaj aŭtoroj partoprenintaj per ĉi verkaĵoj en la itallingvajn Konkursojn de Samideano, en urbo Messina, Sicilio. Ĉiuj verkoj distingitaj per diverskategoriaj premioj, ĉiuj de Nicolino Rossi esperantigitaj.

Ĝi okazos per google-meet : https://meet.google.com/fxt-guts-iks

Nur por tiu legoklubo Nicolino Rossi escepte akceptas pruntedoni PDF-version de tiu libro. Se vi deziras partopreni, sendu mesaĝon al marc.giraud@orange.fr

En la sama rubriko: