[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj > Ĝemelaj urboj

laste ĝisdatigita je la 10a marto 2026

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Ĝemelaj urboj

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo invitas al sia monata reta babilrondo, malfermata al retumantoj de la tuta mondo.

Dimanĉo 22 marto 2026 – 18:00

Partoprenos la urboj Parizo, Romo kaj Darmstadt.

Du el la plej potencaj eŭropaj Ĝemelurbaj eo-rilatoj kunvenos rete por interŝanĝi spertojn, amikecon, konojn. Temas pri la akso Romo-Parizo kaj la ĝemelurbaro de Darmstadt : vi ĉiuj estas invitataj kunveni dimanĉon la 22-an de marto 2026 je la 18h Pariza horo (UTK+1) per la ligilo :
https://meet.jit.si/GxemelurbaRenkontigxoCxiusemajna.

La invito validas kaj por la apartenantoj al unu el la du grupoj, kaj por aliaj samideanoj
emaj je babilado en amikeca rondo.

Ne forgesu : Esperanto estas nia komuna dua lingvo ! Ne hezitu partopreni kaj ĵeti vin je
internacia babilado !

Por ĉiuj Esperanto-parolantoj.

En la sama rubriko: