[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Agadoj

Agadoj

Kunvenoj, renkontiĝoj, budoj, diversaj okazaĵoj : trovi tie ĉion, kio okazas en Esperanto en la regiono.

Kafejo Esperanto

Sabato 9 novembro 2024 – 19:00, Parizo 1a

Kultura vespero

Lundo 18 novembro 2024, 19:00 en la Ĉerizejo.

Pri Lucien Péraire, filmeto kaj retejo pri la vojaĝo.

Parizo-Junuloj

Esperanto-Junularo en Parizo kaj Francilio

Venonta bablilrondo, sabato 14 decembro 2024, 18:00 en la Ĉerizejo, Paris-Bastille.

Diskutrondo

Temo : iom da rideto (amuzaj rakontoj).

Sabato 25 januaro 2025, de la 14 ĝis la 17a, en Parizo (Bastille).

Ĝemelaj urboj

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo renkontiĝos rete, sabaton la 3-an de februaro 2024 je la 18a. Ĉiuj estas bonvenaj.

LegoKlubo

Reta legoKlubo de la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo por legantoj de la tuta mondo.

Sabato 2 marto 2024, je la 18:00, pri la libro “La arto verki kaj traduki” de Nicolino Rossi.

Esperantaj ludoj

Jen, oni ludas, amuziĝas, ridegas en bona etoso !

Dimanĉo 18 junio 2023 de la 15a ĝis la 17a horo.

Esperanto ĉe PolyglotClub

Por renkonti esperanto-parolantojn en Parizo apud placo Denfert, unu fojon monate.

Nuligita pro KOVIM-19.

Kultura parolrondo

Unua rendevuo de la jaro 2020/2021 okazos merkredon la 21an de oktobro 2020 je la 18:30 en la Ĉerizejo, placo Bastille.

Esperanto-koruso

Por kanti aŭ lerni kanti, en Esperanto.

Por la epidemio de KOVIM-19 la eventoj de la periodo 2019/2020 estas nuligitaj. Sekvu niajn anoncojn por la periodo 2020/2021.

Alvoko : kandidatiĝi por la Komitato de via Federacio

Nova komitato estos elektata dum nia jarkunveno. Bonvolu ne heziti presentiĝi kiel kandidato ! Limdato : 22/02/2020

«Kroatio» : prelego de Alan Neven Kovacic

Lundon, la 11an de februaro ekde 18a30. Okaze de sia prelegturneo en Francio, Alan Neven Kovacic prelegos en la sidejo..Ne maltrafu tiun interesan kunvenon !

Brokanto

Vendado de libroj kaj diversaj varoj en Paris-Bastille, sabaton la 8an de julio 2017 de la14a ĝis la 20a. Por ĉiuj.

Sabataj Esperanto-kunvenoj

Venonta rendevuo estos sabato la 26a de novembro 2016 pri Irano.

Por ĉiuj Esperanto-parolantoj.

Ĝemelaj urboj

Listo de ĝemelaj urboj de Parizo kun aktiva Esperanto-grupo

Kiel agadi por kaj per Esperanto

Diskutrondo okazanta ĵaŭde vespere en la Ĉerizejo.

Kursoj, staĝoj, ekzamenoj

La francilia federacio zorgas pri organizado de la kursoj, staĝoj kaj ekzamenoj proponataj en la sidejo de la asocio Espéranto-France.