Alvoko : kandidatiĝi por la Komitato de via Federacio
Karaj membroj *
Dum la tuta jaro, via asocio Esperanto Paris Île-de-France entuziasme kaj diligente laboras diskonigi Esperanton, ĝian instruadon kaj uzadon.
Celante daŭre konservi tian viglecon, viaj sugestoj, ideoj kaj projektoj gravegas.
Nova komitato estos elektata dum nia jarkunveno kiu okazos :
Sabate, la 21an de marto 2020 en Parizo.
Bonvolu ne heziti presentiĝi kiel kandidato !
Pri kio precize temas ?
-Partopreni la komitatkunsidojn po kvar fojoj jare : proponi, debati, argumenti, voĉdoni pri diversaj estantaj aŭ estontaj projektoj.
-Engaĝiĝi en parteton de la laboro laŭ viaj interesiĝo kaj libertempo.
Ekzemple : kursoj, budoj, prelegoj, propagando, babilrondoj, Eo-kafejoj……
La asocio bezonas vin !
Limdato por kanditatiĝi : 22/02/2020
Jen la ligilo al nia statuto : https://esperanto-france.org/IMG/pdf/eo-paris-idf_statuts-2014.pdf
Ĉu vi bezonus pliajn informojn aŭ havas demandojn ? Skribu al info@esperanto.paris
*Ĉiu membro de Esperanto-France en 2020 loĝante en la regiono Île-de-France aŭtomate estas ankaŭ membro de Esperanto Paris île-de-France.