Valeur éducative de l’espéranto : conférence en espéranto
Hungara lingvisto, Ilona Koutny gvidas de pli ol dudek jaroj la Interlingvistikajn Studojn en Universitato de Poznan (Pollando). Ŝi prelegos en la sidejo de Espéranto-France pri la « instruvaloro de Esperanto en la eduka sistemo », reliefigante ĝian lernkonsciigan kaj lernfaciligan rolon por junuloj, mensoekzercan por pliaĝuloj, kaj kiel ĝi progresigas interkulturan komunikadon.
Merkredon la 22an de januaro 2020, je la 18:30.
Espéranto Paris Île-de-France
4bis rue de la Cerisaie
75004 Paris