Franca kongreso 2017
En 2017 la franca kongreso de Esperanto okazos en nia regiono Francilio, apud Parizo, de la 25a ĝis la 28a de majo 2017.
La kongreso disvolviĝos en la urbo Mandres-les-Roses (departemento Val de Marne), 20 km sud-oriente de Parizo.
Sur-loke troviĝas kongres-salonoj, restoracio, dormo-ĉambroj, sportejoj. Ni dividos la lokon kun kokinoj !
Eksterlandanoj estas bonvenaj !
Pli da informoj, sur la kongresa TTTejo.