Mond-vojanĝantoj Esperantistaj
Lucien Péraire
1928-1932 : tra la mondo per biciklo, per kaj por Esperanto
Temas pri fota ekspozicio pri diversaj sciencaj nuntempaj pristudoj kiuj rilatas kun objektoj je historia heredaĵo : unu el tiuj programoj, iniciatita de Pascal Dubourg-Glatigny, historiisto ĉe CNRS (Nacia Centrejo por Sciencaj Priserĉoj), celas disponigi per interreto al ĝenerala publiko kaj al sciencistoj la multajn vojaĝ-notojn kiujn Lucien Péraire redaktis dum kaj post lia perbicikla vojaĝo.
Tiu ekspozicio titolita «Objektoj de kulturo, materioj, diverseco» estis kreata de DIM PAMIR kun SNCF, kun helpo de Land-Regiono Francilio kaj de CNRS.
Kial kaj kiel la juna Lucien Péraire, simpla ĉarpentisto, inter 1928 kaj 1932 vojaĝis bicikle tra Eŭropo, Sovetio, Manĉurio, Japanio, Ĉinio, Franca Hindoĉinio, Kamboĝo, Siamo, Malajaj Ŝtatoj, Javo, Formozo ?
Dank’al la persona arĥivo de Lucien Péraire, donacita al Esperanto-France antaŭ lia morto, kompreneblas ke la respondo dependas de nur du aferoj : Esperanto kaj Esperantismo...
Ĉi-tiu diaporamo da 40 minutoj (70 Mo) montras resume lian aventuron, kaj ekmontras la aktualan aventuron de grupo ĉirkaŭ Pascal Dubourg-Glatigny, historiisto ĉe CNRS, kiu reordigas la originalajn dokumentojn kaj preparas retejon, kiu estos dediĉita al ĉiuj facetoj de tiu eksterordinara aventuro.
Por spekti la filmon, klaki la bildon :
Filmoj de la «kvazaŭ-simpozio» de Majo 2021, je la tago kiam estis «malkovrita» la Perer-a arĥivo :
Iom pri Lucien Péraire kaj pri aliaj mondvojaĝantoj
Parto 1)
Régis, helpanto ĉe Esperanto-France :
Malkovri la vizaĝojn de Lucien Péraire. (26 Mo)
- Malkovri la vizaĝojn de Lucien Péraire
- Régis, helpanto ĉe Esperanto-France, diras kiel li «malkovris» L. Péraire kaj plibonigis sian opinion pri li. (9 minutoj)
Parto 2)
Pascal Dubourg-glatigny, historiisto :
Amplekso kaj uzeblecoj de la dokumentaro de L. Péraire. (33 Mo)
- La dokumentaro de Lucien Péraire
- Pascal Dubourg Glatigny, historiisto ĉe CNRS, priparolas pri la amplekso kaj uzeblecoj de la vojaĝnotoj de Lucien Péraire. (18 minutoj)
Parto 3)
Javier Alcalde, sociologiisto :
Portretoj de Esperantistoj mond-vojaĝintaj. (37 Mo)
- Fruaj Esperantistaj mond-vojaĝantoj
- Javier Alcalde, prof. pri internaciaj rilatoj ĉe Aŭtonoma Universitato de Barcelono, prezentas plurajn mond-vojaĝintojn de pasinta epoko. (26 minutoj)
Parto 4)
Interparolo kun François Lo Jacomo :
Esperantistoj vojaĝas, inter turismo kaj politiko. (30 Mo)
- Esperantistoj vojaĝas, inter politiko kaj turismo
- Interparolo pri diversaj manieroj vojaĝi ĉe Esperantistoj, pri celoj, okazoj, situacioj, kaj foje en rilato kun politiko. (24 minutoj)
Parto 5)
Javier Alcalde (sociologiisto) kaj Pascal Dubourg-Glatigny :
Pri militoj, malrespektoj, kaj pri respekto. (20 Mo)
- Pri militoj, malrespektoj, kaj pri respekto
- Javier Alcalde (sociologiisto) kaj Pascal Dubourg-Glatigny (historiisto) respondas al demandoj pri Esperantistoj dum la dua mond-milito, kaj prezentas la retejon «Militrakonto» ĉe mondmilito.hypotheses.org. (17 minutoj)
Parto 6)
Interparoloj kun P. Dubourg-Glatigny, J. Alcalde kaj Fr. Lo Jacomo :
Esperanto-kulturo, Esperantologio, primovadaj studoj.
François Lo Jacomo : konkludaj vortoj. (37 Mo)
- Esperanto-kulturo, Esperantologio
- Interparolado pri kulturaj aspektoj de Esperantujo kun Pascal Dubourg-Glatigny, Javier Alcalde ; konkludaj vortoj de François, Lo Jacomo (Akademio de Esperanto). (20 minutoj)
Viziteblas la jenaj paĝoj pri Lucien Péraire :
Vikipedio :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lucien_P%C3%A9raire : La unua interreta paĝo pri Lucien Péraire.
Beletra Almanako, 2022, 16 (43), pp.122-137 :
Realisma kaj vera rakonto pri la mondo : la alveturado de Lucien Péraire orienten (1928-1932), de Pascal Dubourg Glatigny.
Varsovia Vento Elsendoj :
https://www.podkasto.net/2022/11/17/la-160a-elsendo/ : Intervjuo de Pascal Dubourg-Glatigny (Novembro 2022, 15 minutoj).
Revuo Esperanto, n-ro 12 (1374), dec. 2022, p. 247 :
La revojaĝo de Lucien Péraire.
Vidi konektite : Teksto de la filmeto