[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Sonia Amariglio

laste ĝisdatigita je la 25a aprilo 2021

Sonia Amariglio

« Kvin naŭonoj de mia vivo… »

Anonc-filmeto : Kvin naŭonoj de la vivo de Sonia Amariglio
Okminuta muntaĵo (17 Mo) tra selektitaj momentoj de la parola membiografio de Sonia pri ŝiaj kvin jardekoj de Esperantista vivo.
1/5 : Kiel mi malkovris Esperanton, lernis kaj instruis ĝin
12 minutoj (20 Mo) el la komenco de la parolado : profesio de biokemistino, normigo de biokemiaj teknikoj, AFNOR, ISO-kongreso en Budapeŝto en 1965 ; lecionoj de D-ro Maillard fine de 1966, ekzamenoj, kursoj ricevitaj kaj donitaj, kursanoj.
2/5 : E-ista aktivado en Parizio ; Société d’ Encouragement au Progrès ; Jacques Chirac
12 minutoj (20 Mo) pri : aktivadoj, ekskursoj, jarkunveno en Bourg-La-Reine en 1972 ; arĝenta medalo ricevita en 1995 en Senato de la Societo por Instigi al Progreso ; alparolo al Prezidento Jacques Chirac okaze de Eŭropa baloto ; dulingva frazaro «Bonvenon en Francio» ; genealogio de la bofamilio.
3/5 : E-istaj improvizaĵoj : universitato en Meksiko, muzeo en Budapeŝto, metroo en Waŝingtono
13 minutoj (23 Mo) : improvizita kurso pri biokemio en Meksikurba universitato per Esperanto ; improvizita vizito en muzeo pri veturiloj en Budapeŝto ; malsukcesa provo varbi en la familio ; iluzio de mondskala famo pro hazarda renkontiĝo en la metroo de Waŝingtono.
4/5 : Iom pri mia familia deveno el Armenio
14 minutoj (24 Mo) : renkontiĝo kun juna armenino kiu vizitis Parizon ; kial mia familio fuĝis el Turkio, teruraĵoj, kompato de iu turka soldato ; armenlingva dialogo kun Suzana, evoluo de lingvoj kaj vivo de gentoj.
5/5 : Anekdotoj : gastata en Berlino, E-kongreso en Avignon, UK en Varsovio, fromaĝoj
13 minutoj (23 Mo) : kiel bonege mi estis gastata en Berlino ; mia unua internacia E-kongreso de fervojistoj en Avignon en 1969 ; renkonto kun Polo okaze de mia unua UK en Varsovio en 1987 ; pri la arto gustumi fromaĝojn.

Vidi konektite : Legi la tutan tekston de la intervjuo, vidi rilatajn fotojn

En la sama rubriko: