[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Mikaelo Bronŝtejn prelegas en Parizo

laste ĝisdatigita je la 1a februaro 2023

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Mikaelo Bronŝtejn prelegas en Parizo

Mikaelo Bronŝtejn, rusia kantisto, komponisto, tradukisto, verkisto, el Sankt-Peterburgo, prelegos en Parizo pri sia romano

Mi stelojn jungis al revado – Ekflugo kaj falo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio, la plej forta landa Esperanto-asocio)

La unuan Laŭron de la Akademio ricevis en 2021 Mikaelo Bronstejn pro tiu ĉi romano. Surbaze de multjara esplorado tra amaso da fontoj, ĝi fidinde montras la naskiĝon de du proletaj Esperanto-organizaĵoj, SAT kaj SEU, iliajn interrilatojn, la dudekjaran marŝadon de Sovetrespublikara Esperantista Unio supren – al la zenito de sia gloro – kaj poste suben – al plena pereo, konvinke prezentante la kaŭzojn de tiaspeca finalo.

Sabato 18 februaro 2023 – 17:00

En la sidejo de SAT-Amikaro
134 boulevard Vincent-Auriol
75013 Paris
Metroo Nationale

En la sama rubriko: