[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Universitata studo-tago pri SAT

laste ĝisdatigita je la 5a decembro 2021

Universitata studo-tago pri SAT

Centjaro de laborista Esperantismo 1921 — 2021

Je 17 Decembro 2021 okazos universitata pristuda tago ĉe EHESS (École des Hautes Études en Sciences Sociales — Lernejo pri altaj pristudoj pri sciencoj sociaj) kiu kunigos serĉistojn de pluraj landoj, kies temo estos la cent-jariĝo de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Kvankam prelegoj okazos Franclingve kaj Anglalingve, pluraj membroj de SAT, inkluzive de Vinko Markov, diros fine de tiu studo-tago, organizita de la historiisto Pascal Dubourg Glatigny, kio estas SAT por ili, hodiaŭ.

La programo :
Programme journée d’étude SAT, EHESS, 17 Décembre 2021.

La evento okazos kaj ĉeeste, proksime de Parizo, kaj interrete.
Estos okazo por Pariz-regionanoj, por viziti la sidejon de SAT-Amikaro, 134 Bd Vincent Auriol, Paris XIII, kie la evento estos projekciata sur ekrano, kaj kie estos publike prezentataj — je la unua fojo — kelkaj el la dokumentoj kiujn Lucien Péraire donacis al Esperanto-France, skribaĵoj pri lia tramonda vojaĝo per biciklo en 1928-1932, kiam li estis fininta sian meti-lernadon je ĉarpentisto.

Vidi konektite : Organizaj detaloj

En la sama rubriko: