[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Accueil > Eventoj > Pristudo pri la fruaj libro-eldonoj Esperantaj en Francio

dernière mise à jour le 19 avril 2021

Pristudo pri la fruaj libro-eldonoj Esperantaj en Francio

Nuntempe (2021), Thomas Creusot, studento en la Franca Altlernejo pri Historio kaj Libroj pristudas la Esperantistajn eldonojn-publikaĵojn en Francio dum la komenciĝo de la XX-a jarcento.

Kadre de lia studentado en « École Nationale des Chartes » en Parizo, Thomas Creusot proponis tiun temon, kiel personan priserĉadan taskon, por akiri diplomon je arĥivisto-bibliotekisto-kuratoro.

Tiu afero jam kondukis lin viziti la nacian bibliotekon « Bibliothèque Nationale de France », la urban bibliotekon de Saint-Omer, kies bibliotekisto estis unu el la organizintoj de la unua UK en 1905, la arĥivojn de la libro-eldonisto Hachette (ĉe kiu Zamenhof kontraktis), la sidejon de S.A.T., kaj la sidejon de Esperanto-France, kie li estis registrita — spekti la filmeton :

Esperanto-eldonoj ĉ 1900
Subtekstigita versio en E-o de priparolado de Thomas Creusot, studento pri libro-scienco, pri la E-aj eldonoj de libroj kaj gazetoj en Francio dum la komenciĝo de la XX-a jarcento. — daŭras 17 min.

La E-istaj aferoj estas ankoraŭ malmulte pritraktataj de universitatuloj en Francio, kvankam ĝuste en Francio, antaŭ cent jaroj, agis la plej aktiva kaj influa parto de la Esperanto-movado. Ĉi-tiam, la tieaj libroj, la gazetoj Lingvo Internacia, La Revuo, la aŭtoroj, la E-kluboj, la Esperantista Centra Oficejo de generalo Sebert, grandparte fiksis kaj la lingvon, kaj la movadajn strukturojn de Esperantujo.

Ni deziras al Thomas Creusot, ke li sukcese daŭrigu sian esploradon, ke realiĝu lia intenco iri en Vienon por viziti la riĉegan kolekton de la Esperanto-Muzeo de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio.

Voir en ligne : Lire la version en français de cet article

Dans la même rubrique :