[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Lucien Péraire

laste ĝisdatigita je la 5a januaro 2023

Lucien Péraire

Teksto de la diapozitivaro pri Lucien Péraire kaj lia vojaĝado tra Eŭrazio per biciklo inter 1928 kaj 1932, filmo spektebla en la retejo de Esperanto-France / Île de France :
https://esperanto.paris/lucien-peraire

---------------------------------------------------

Lucien Péraire kaj lia mond-vojaĝo inter 1928-1932.

---------------------------------------------------

Ĉiuj ilustraĵoj devenas de la donaco de Lucien Péraire al Union Française pour l’ Espéranto.
Filmo da 40 minutoj, interrete publikigita en Januaro 2023.

---------------------------------------------------

1-a parto :

Juneco de L. Péraire, lia vojaĝado tra Eŭrazio per biciklo kaj Esperanto.

---------------------------------------------------

Lucien Péraire (Lusjeno Perer’) naskiĝis en 1906 en Sud-Okcidento de Francio,
en laborista familio Hispan-devena.
Je aĝo 11-jara li forlasis la lernejon por laboradi, ĉar la unua mondmilito mortigis parton de lia familio.
Li lernis la metion je ĉarpentisto, trairante de urbo al urbo per biciklo.
Jen lia notlibro de meti-lernanto ; rimarkindas, ke li skribas per stenografio ; tio estas ŝtuparo kiun li riparis, en la preĝejo Notre-Dame de Lorette.

---------------------------------------------------

Mi naskiĝis laborulido, kaj proleta laborulo restadis mian tutan vivon.
Pro tio, kaj ankaŭ pro mondomilito, mi ne povis longe ĉeesti lernejon. Jam de la 11-a jaro mi eklaboris.
Tial, tiu unua manko suferigis min dum mia tuta vivo : instruo-manko.
Mi avidis instruiĝi, kaj tial, ĉio, kion mi ne povis lerni en lernejoj, mi vole-nevole devis ellerni de la vivo mem.
« Lernu ion, kaj vi ion scios. »
Tiu Germana proverbo estis bedaŭrinde tro trafa por mi, ĉar la tiama soci-aranĝo rifuzis al mi tiun instruon pri kiu mi avidis.

---------------------------------------------------

Kongreso de SAT en Liono en 1927 :
Lusjen’ estas 21-jaraĝa, fotita en Liono okaze de kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, ĉe internaciistaj laboristoj kiuj uzas la internacian lingvon, ĉar, per la poŝta kurso de S.A.T., li memvole lernis Esperanton,
dum, samtempe, li ricevis la soldatan instruadon devigan.

---------------------------------------------------

Nun, Lusjen’ sentas deziron viziti la mondon.
Jen ! ĝuste ! en la gazeto de SAT ĉi-tiu anonco : iu Germano serĉas akompanonton por bicikladi tra la mondo
PER kaj POR Esperanto. Tiel estu !
Julio 1928 : la foriro ! la aliro !
Spite de mokoj, Lusjen’ surbicikliĝas kaj foriras frumatene de Julio 1928.
Li iras al Döbeln, proksime de Lepsiko, kiu estas grava centrejo de la SAT-movado.

---------------------------------------------------

Lusjen’ konstatis ke Germanio nun pli bone fartas ol dum la granda inflacio ; la laboristoj havas socialan protekton, kaj ilia «Ruĝa Fronto» defiliras vespere, kun torĉoj, fiere kaj ordeme.
La urboj kaj hejmoj estas ja puraj, sed rimarkeblas, ke la akvo de la riveroj estas nigra.

---------------------------------------------------

Paŭlo kaj Lusjen’ estas samaĝaj laboristoj, ili ŝatas bicikli, kaj fumi tabakon.
La paro planas iri laŭ antikvaj vojoj de karavanoj tra Persujo (Irano) kaj Hindio (Barato).
Ja, ili iom revas, tamen, etapon post etapo, dank’al gastemaj Esperantistoj, inter kiuj la jam fama Pastro Andreo Ĉe, ili atingas Odeson en Oktobro 1928.

---------------------------------------------------

En Odeso, krom la detruoj de la civila milito, videblas la socialaj novaĵoj de la Revolucio.
Paŭlo kaj Lusjen’ vizitas infan-vilaĝon komune administratan de sia junularo.
Ili vizitas kaj ĉie revizitos la tiel nomitan «Klubo», tio estas kultur-domo, gastejo, sportejo, foje Esperanto-klubo, kaj ĉefe estas prelegejo-spektaklejo kie ili renkontas publikon kiun ili distras kaj informas, kaj de kiu ili ricevas helpon, monon.

---------------------------------------------------

Paŭlo kaj Lusjen’ celas iri Orienten tra Irano, sed en Novorosisk ili separiĝas ĉar Lusjen’ devas iri Moskvon por peti paspermeson, dum Paŭlo senhalte iras al Persujo.
Sed en Moskvo Lusjen’ ne ricevas la vizon. Li tamen ricevas kuraĝigon en la Franca ambasadejo.
Siaflanke en Irano Paŭlo ne ricevas vizon al Barato, kaj, el Teherano, li devas retroiri, sed bedaŭrinde, malvarmo trafas liajn manojn kaj piedojn en Baku.
Retroviĝos, Paŭlo kaj Lusjen’, nur post jaroj.

---------------------------------------------------

Vintro 1928-1929 en Novorosisk :
Dum la vintro Lusjen’ laboras en fabrikejo ; notindas, ke tiu uzino rapide moderniĝas por produktadi ; kaj ke ties direktoro estis kontraŭ-Revoluciano.
Ankaŭ rimarkendas ŝipoj en la haveno, kiuj foriras plenaj je grenoj, dum en la regiono la manĝaĵoj estas nun per kuponoj porciumitaj.
Per tiu komerco Sovetio aĉetas eksterlandajn maŝinojn, ĉar ties celo estas moderniĝi kaj superi la kapitalisman mondon.
En tiu-ĉi epoko, kiam finiĝis la «Nova Ekonomika Politiko», Lusjeno tamen ne vidis malsaton en Sovetio.

---------------------------------------------------

1929 : tra Sovetio :
Printempe de 1929 Lusjen’ daŭrigas la vojaĝon al Oriento, sed sola, kaj interne de Sovetio.
En Junio, tra tre malbonaj, eĉ neekzistantaj vojoj, parte piedirante, li atingas Kazanon.
En Kazan, dank’al helpantoj, li muntas apud la biciklo ian starigilon por ruliĝi sur la reloj de la fervojo transsiberia.
La aparaton Lusjen’ mem inventis kaj li ne patentis ĝin.

---------------------------------------------------

Ĉi-tiu bildo estas la plej fama de lia aventuro.
Lusjen’ vendos cent mil da tiaj poŝtkartoj, kiujn, etapon post etapo, li presigos en lokaj presejoj.
En ĉiuj vilaĝoj laŭlonge de la trajnovojo Lusjen’ famas ; ĉie li estas atendata kaj ĝoje akceptata, gastigata !
Jen : sur la noto-kajero, ĉi-vespere, en dometo de fervojistoj kie dormos Lusjen’, meze de Siberio, ĉiuj laboristoj skribis sian nomon, kaj Lusjeno notis ke ili estas simplanimaj, kaj kondutas kiel infanoj.

---------------------------------------------------

Per la rel-biciklo Lusjen’ antaŭeniras rapide, sed, en la urbo Ĉita, pro risko je milito en Manĉurio, li estas ordonita retroiri.
Tial, refoje, dum la vintro, li laboras kiel ordinara Sovetiano, en Irkutsko, kie li trovos iom de varmo...

---------------------------------------------------

Lusjen’ restadis en Sovetio dum unu jaro kaj duono ; li notis en vojaĝ-kajeroj la ĉieajn detruojn kaj la rekonstruojn, kaj li konstatis ŝanĝiĝojn dum tiu restado ; li sufiĉe komprenis la Rusan lingvon kaj la Slavan animon ; en Sovetio li konis realan solidaron popolan, pli fortan ol en Francio ; li ankaŭ vidis, ke ne ĉio glatas en Sovetio, kaj post jardekoj li aldonos ke, en tiu epoko, li tamen ne vidis teruraĵojn.

---------------------------------------------------

Majo-Junio 1930 : tra Manĉurio :
Printempe de 1930 en Novosibirsk Lusjen’ akiras, de Germanio, la pasrajton al Manĉurio.
Ne sen timo li eniras en tiun parton de Ĉinio, tamen estinte decidinta ion tre saĝan : NE KUNHAVI ARMILON.

---------------------------------------------------

Nun, en Manĉurio, sur Sovetiaj reloj, Lusjen’ estas en Ĉinia regiono, okupata de Japanio, kaj loĝata de Rusoj fuĝintaj de la Revolucio.
Kun miro li pasas en Ĥarbin, kie miloj da homoj aklamas lin.
Fakte, dum la tuta vojaĝado, Lusjen’ estis atakata nur de kuloj kaj cimoj.

---------------------------------------------------

5 Julio 1930 : Vladivostoko, Pacifiko !
En Julio Lusjen’ retrapasas la Sovetian landlimon kaj fine atingas Vladivostokon, kie li estas triumfe akceptata de miloj da homoj.
Je ĉi-tiu momento Lusjen’ estas, probable, la unua homo trairinta de Atlantiko ĝis Pacifiko, DE sia propra volo, PER nur sia propra forto, kaj per helpo de survojaj homoj.

---------------------------------------------------

Aŭgusto-Oktobro 1930 : tra Japanio :
Baldaŭ, ne per naĝado sed per ŝipo, li iras en Japanion, kiun li trabicikladas dum tri monatoj.
Lusjen’ tre ŝatas la Japanan landon, ties viv-manieron.
Li ŝatas la Japanojn, ĉe kiuj multas la Esperanto-parolantoj, kaj ĉar de neniu el ili li sentas mokon.
Lusjen’ tre ŝatas la Japanojn, lia prefero tamen estas ja al Japan-IN-oj.

---------------------------------------------------

Sed, malgraŭ lia admiro por la tiea viv-modo, viv-modo kaj simpla, kaj moderna, Lusjeno, tamen, tiam, komencas deprimiĝi.
En aparta notkajero li priskribas krizojn je angoro, kaj la bedaŭron kiu pli-malpli obsedos lin, pro forlaso de la amatino en Siberio.

---------------------------------------------------

Pro rifuzo je pasporta vizo al Aŭstralio, Lusjen’ en Novembro 1930 iras al Suda Ĉinio, kie disvastiĝas revolucio komunisma kaj kontraŭ-koloniisma.
Lia foriro el Nagasaki estas tre emocia.

---------------------------------------------------

Fakte, Esperanto efektivigis la promesitan miraklon.
Mi foriris el Japanlando per ŝipo...
... Kiam, fine, mi ne plu ekvidas teron, miaj okuloj larmiĝis.
Adiaŭ Fraŭlino Inako ; en vi mi salutas la fratan Japanlandon kaj Japanlandanojn... la neforgeseblan anaron de tiu admirinda popolo, kiu min akceptis, gastumis, helpadis en ĉiaj okazoj, kiel efektive, mi, la negrava malriĉa proleto, eĉ ne imagis, eĉ ne bondeziris...

---------------------------------------------------

Novembro-Decembro 1930 : tra Suda Ĉinio :
Lusjen’ elŝipiĝas en Ŝanhaj, kie li renkontas Esperantiston de Usono : Ŝerer, kiu vojaĝas tra la mondo.
La situacio en Ĉinio estas konfuza kaj malstabila : Sun Jatsen ne sukcesis unuigi la landon, kiu ankoraŭ estas kontrolata de fremdaj potencoj, de lokaj bandoj, armeoj, de Ĉan Kaj Ĉek norde, de Maŭ Ze-dong sude ; kaj la popolo vivas en ĝenerala malriĉo.

---------------------------------------------------

Post Nankin Lusjen’ pasas en Hankeŭ (hodiaŭ Uhan), kie li mezuras la streĉon de la militistoj, kaj la violentojn kontraŭ la revolucianoj.

---------------------------------------------------

Ĉi-tie en iu fora loko de Hu-Nan, en Suda Ĉinio, Lusjen’ estas sekvata de popolamaso kiu verŝajne jam nek okcidentulon, nek biciklon, nek foto-aparaton vidis.
En kelkaj vilaĝoj, neniu scias legi lian frazaron.
Je ĉi-tiu fojo, kiel en ĉiuj aliaj lokoj, la renkonto okazas scivoleme kaj respekteme, ambaŭflanke.

---------------------------------------------------

Fine de Decembro 1930, per danĝera boatado sur rapida rivero, Lusjen’ glitegas direkte al Kantono.
Sur la vojoj el tero, Ĉinoj paŝe transportadas ĉion ajn sur la ŝultroj, kaj baldaŭ ili tiros la boaton kontraŭflue.

---------------------------------------------------

Januaro-Junio 1931 : Esperanto-instruisto en Kantono :
En Kantono Lusjen’ trovas laboron : li instruas Esperanton dum duono de jaro.
Jen la lernejo kaj liaj plej bonaj lernantinoj. Kvankam tiu laboro, tute nova al li, plaĉas al li, Lusjen’ pli kaj pli suferas pro soleco, kiun li flegas per frotadoj ĉe sinvendistinoj.

---------------------------------------------------

Fine de Julio 1931 Lusjen’ forlasas la tre mizeran tamen tre kuraĝan popolon de Ĉinio.

---------------------------------------------------

Aŭgusto-Decembro 1931 : Franca Hindoĉinio (Vjetnamo) :
Lusjen’ eniras en Francan Hindoĉinion, hodiaŭ Vjetnamio, kie li trovas teruran situacion pro malsanoj kaj malsatego.
Li tamen povas relative facile rilati ambaŭflanke, kaj kun koloniantoj, kaj kun koloniitoj.

---------------------------------------------------

Lusjen’ forlasas Vjetnamion en Decembro 1931, fervorege adiaŭata de miloj da homoj en la stadiono de Sajgono, tamen daŭre malsana pro malario.

---------------------------------------------------

Januaro-Marto 1932 : Siamo, Malajaj Ŝtatoj, Javo.
Tra Kamboĝo Lusjen’ aliras al Siamo (Tajlando).
Li envenas en Bangkok en Januaro 1932.
Poste, li vizitas Malajon kaj Indonezion.
Sed iri al Aŭstralio, neniam Britio permesos al Lusjen’.

---------------------------------------------------

Aprilo 1932 : decido retroiri.
Malsana pro malario, kun spirito plena je malkvieto, plena ankaŭ je espero, li certas nun ke li retroiru.

---------------------------------------------------

Li pasas en Formozo (Tajvan), kaj en Japanio li refoje forlasas multajn geamikojn.

---------------------------------------------------

Lastetape, en Vladivostoko, dank’al kamarado kiu konservis liajn rublojn, li envagoniĝas en trajnon, sur ĉi-tiu relvojo, kies ŝpalojn li ĉiujn konas.
Jen la lastaj paĝoj de lia taglibro.

---------------------------------------------------

Finiĝas la vojaĝo de Lusjen’, kiu, pro la rimedoj kaj la celoj, ne estas komparebla kun la «Flava Krozado» per aŭtomobiloj Citroën en Azio en la sama epoko.
Lusjen’ estas tute nekonata de Francaj gazetoj, kaj la gazeto de SAT tre resume citis liajn etapojn.

---------------------------------------------------

Bedaŭrinde, ĵus reveninta hejmen en Lavardak Lusjen’ falas el tegmento kaj kriplas unu piedon.
Lia posta vivo plenos de malbonaj ŝancoj, de malsanoj, veoj liaj kaj edzinaj.

---------------------------------------------------

2-a parto :

Maljuneco de Péraire : redaktado de la notoj, projekto por libro.

---------------------------------------------------

Post la dua mondmilito Lusjen’ instruas Esperanton per la rekta metodo, per kurso kiun li-mem pripensis.
En la jaroj 1950-aj li estas unu el la fondintoj de la Kultura Domo de Esperanto en Kastelo Greziljono.
En la jaroj 60-aj, tiam 60-jarulo, li komencas prilabori la notojn de la vojaĝo.
En 1970 li konkuras franclingve en premio de libroj por gejunuloj, sed sensukcese.

---------------------------------------------------

En 1972 Lusjen’ skribas al la Vjetnama Esperanto-movado por demandi, ĉu iu ankoraŭ memoras pri li ? la respondo estas tute jesa !
Sekve de tiu artikolo, li estas kontaktata de Esperantistoj de Sovetio, Ĉinio, Japanio, Indonezio, kiuj asertas, ke ili bone memoras pri li.

---------------------------------------------------

En 1974, dank’al Christian Baudé (Kribo), SAT-Broŝurservo eldonas tiun broŝuron 44-paĝan.
En 1982 aperas serio de artikoloj en Monato.
Dum multaj jaroj, sed vane, Lusjen’ klopodas trovi eldoniston por lia projekto en franca lingvo.
En 1984 Lusjen’ donacas sian verkaron, milojn da paĝoj, kaj sian aŭtor-rajton al la Franca Unuiĝo por Esperanto.
En 1990 Kribo reeldonas pli ampleksan version de la broŝuro «Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto».
La libro estas tradukita franc-lingve.
En 1997, 91-jaraĝa, Lusjen’ mortas ; samideanoj omaĝas je la entombigo.

---------------------------------------------------

3-a parto :

Post-morta ekzistado de Lucien Péraire.

---------------------------------------------------

En 2006 estas kreata la Vikipedia paĝo «Lucien Péraire».
Okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo, Esperantistoj de Hanojo rememorigas pri li, kaj notinde en 2012 okaze de la Universala Kongreso.
En 2007 Kribo re-re-eldonas la libron.
En interreto ĝi estas elŝutebla el la retejo de SAT-EFK.
En Francaj lokaj gazetoj aperas kelkaj artikoloj ; okazas prelegoj en kultur-domoj ; legeblas informoj en personaj ret-ĵurnaloj pri la eksterordinara vojaĝo de Lucien Péraire ; kaj lia naskiĝa urbo Lavardak konigas lian aventuron.

---------------------------------------------------

2021 : malkovro de la Perer-a arĥivo :
Iun matenon de Junio 2021, en la sidejo de Esperanto-France, la longdaŭre forgesita arĥivo de Lucien Péraire
ricevas atenton de universitatuloj.
Dum la posttagmezo improviziĝas kvazaŭ simpozio pri Lucien Péraire, kaj ankaŭ pri aliaj Esperantistaj mond-vojaĝantoj.

---------------------------------------------------

En la filmoj de tiuj paroladoj kaj diskutoj senteblas iom de Esperantisma magio : iu plibonigas sian opinion pri la biciklinto ; historiisto antaŭvidas uzeblojn el lia abunda dokumentaro ; sociologiisto prezentas esperantistajn mondvojaĝintojn ; oni diskutas pri turismo kaj politiko ĉe Esperantistoj ; kelkaj dum-militaj travivaĵoj ilustras ke, Esperanto, ne nur «danĝera lingvo» estas ; finaj paroloj emfazas Esperantismon kaj kulturon laŭ ĝenerala senco.

---------------------------------------------------

Vespere, ĉe SAT-Amikaro, iuj daŭrigis la konversacion.
En kastelo Greziljono, postan tagon, iuj vizitis la arĥivon de la Esperanto-kultur-domo.

---------------------------------------------------

« Kiel grava estas, semante la pacan semon en la monda ĝardeno ! »
(Skribita de Ĉina Esperantisto de Kantono, 26 Junio 1931.)

---------------------------------------------------

Mi rememoras ke mia vojaĝa celo estis duopa :
1-e : Studi memvide la ĉefajn kaŭzojn de militoj.
2-e : Pruvi al mi kaj al aliuloj, kion povas fari por paco, kiel internacia ilo, la neŭtrala tutmonda lingvo Esperanto.
Mi substrekas ke mi estas PROLETIDO, tio estas laborulo kaj kanonkarno. En mi, mi rekonas ĉiujn PROLETOJN de la terglobo, kaj mi pensis ilin helpi, precipe estontajn generaciojn.

---------------------------------------------------

Jen la afero, jen resume kiu estis, kion faris Lusjeno Perer, kaj kion li refarus tute ekzakte same... tute ekzakte...

---------------------------------------------------

Lusjeno dum la tuta vivo estis senmona ; vojaĝi, li povis nur dank’al multegaj homoj helpemaj, kiuj ne ĉiuj la internacian lingvon parolis...

---------------------------------------------------

Hodiaŭ, post jardekoj da forgeso, eĉ de ignoro, ŝajnas ke la vojo provita de Lusjen’ povas helpi al ni...
Dankon al ĉiuj...

---------------------------------------------------
Voĉoj de Laure Patas d’ Illiers kaj de Eriko.
Muziko de Maarten Schellekens.
Muntaĵo de R.F.
Por Esperanto-France, Januaro 2023.

Vidi konektite : Filmeto pri Lucien Péraire

En la sama rubriko: