80a kongreso de SAT
Anthony, 21 - 28 julio 2007
La 80-a kongreso de SAT okazos inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007, je 12 kilometroj sude de Parizo. La elektita kongrestemo estos Internacia solidareco. Al ĝi estos dediĉitaj pluraj prelegoj kaj debatoj, enkondukitaj de kamaradoj el diversaj mondopartoj.
Temoj de la Socia forumo :
- Amasmedioj kaj informomanipulado
- Enmigrado
- Semo-produktado kaj -uzado.
- Liberaj programoj kaj intelekta posedorajto
- Malarmado
- Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en Tanzanio.
- Personoj en handikapiga situacio.
- Precizigota.
Bela programo de interesaj — laŭ historia, kultura kaj socia vidpunkto — ekskursoj. Bv urghe enskribiĝi.
Infankongreseto sub kompetenta prizorgado (i.a. de Elisabeth Barbay) ebligos serenan partoprenon de gepatroj.
Bonvolu atenti ke la tarifo de la kongreskotizo transiros de 64 al 75 € post la 30a de aprilo, kaj al 85 € post la 30a de junio 2007.