Fervojista kongreso en majo 2007
La 59a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) okazos de la 12a ĝis la 19a de majo 2007, en Parizo.
Eroj de la programo
- dimanĉe la 13an de majo je la 16a30 : ekumena servo en Esperanto en la Basilique du Sacré Cœur de Montmatre (en la kripto)
- marde la 15an de majo : konferenco pri Santiago de Compostela (Robineau) (prezo : 5€)
- de la 21a de majo ĝis la 1a de junio : granda ekspozicio de poŝtmarkoj, libroj kaj dokumentoj
Centre d’Animation
6, avenue Maurice Ravel
750012 Paris
(de la 10a ĝis la 20a, senpaga eniro)
Post la kongreso okazos post-kongreso en Liono de la 19a ĝis la 21a de majo.
Informoj kaj enskriboj ĉe www.ifef.net