[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Zamenhof-festo en Unesko la 15-an de decembro 2008

laste ĝisdatigita je la 20a septembro 2008

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Zamenhof-festo en Unesko la 15-an de decembro 2008

Unua informo pri la vespero, laŭ komuniko de Renato Corsetti

Iniciate de la pola delegitaro ĉe Unesko, subtenata de la litova delegitaro, kaj en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio, la 15-an de decembro 2008 okazos en la sidejo de Unesko en Parizo solenaĵo por celebri la naskiĝon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Samtempe ĝi estos bela enkonduko al la jaro 2009-a, la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

Dum la festo estos pluraj oficialaj salutoj de la ambasadoroj kaj de reprezentantoj de Unesko kaj sekvos poste paroladoj, spektado de filmeto pri Esperanto kaj bufedo. La ĉefaj paroladoj estos tiuj de la franca lingvistino Henriette Walter kaj de la nepo de Zamenhof, Louis Zaleski-Zamenhof.

La tuto en solena etoso okazos de la 17,30 ĝis la 20,30 en la sidejo de Unesko en Parizo (7 place de Fontenoy, 7a distrikto).

Ĉiuj esperantistoj estas varme invitataj partopreni. Por eniri la sidejon de Unesko vi devos esti en listo antaŭliverota al Unesko. Por esti en tiu listo,
se vi pretas partopreni, bonvolu tuj sendi al la ret-adreso
zamenhoffesto.unesko@gmail.com vian personan nomon, familian nomon, poŝtan adreson kaj ret-adreson.

Venu, ni deziras montri al Unesko kiom da ŝatantoj de la lingvo de Zamenhof estas en vagonara malproksimeco de Parizo.

La organiza komitato

En la sama rubriko: