Esplorvojaĝo al la Eŭropo de la kundivido
Temo
5 landoj, 11 urboj kaj nenombreblaj konversacioj.
Dum du monatoj ni trairos Eŭropon uzante la servojn de la kundivida ekonomio kaj helpe de Esperanto.
Dum nia vojaĝo ni detale raportos plurlingve pri nia sperto kaj pri niaj renkontiĝoj kun la ĉefroluloj de la kundivida ekonomio.
Prelegantoj
Manuel Ortega kaj Mayra Rodriguez el Venezuelo.
Dato
Sabaton 26an de Julio 2014 je la 18a.
Loko
Sidejo de Espéranto Paris Île-de-France
Libera eniro kaj posta komuna restoraciumado.