[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Esperantaj markonomoj en Benelukso

laste ĝisdatigita je la 1a oktobro 2019

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Esperantaj markonomoj en Benelukso

Pli ol 200 beneluksaj firmaoj kaj asocioj konscie uzas nomon en Esperanto. Temas ekzemple pri Amikaro, Flegado, Hejmen, Infano, Konsilo, PacoŜako, Ripozo, Ŝanĝo, TroviSolvon kaj ViroModo. Yves Nevelsteen faris studon pri la temo kaj kompilis libron 120-paĝan en kiu aperas krom la konfirmitaj ankaŭ 300 ne-konfirmitaj nomoj. Li komencis per nederlandlingva eldono, ĉar la celo estas fari projekton per la verko ; firmaoj kaj asocioj kiuj uzas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj ! Estas fascine kial kaj kiel multaj homoj nuntempe elektas nomon en Esperanto por sia agado. Vi ekscios ĉion dum la prelego de Yves.

Yves Nevelsteen estas 45-jara flandra tradukisto, eldonisto kaj volontulo ĉe Flandra Esperanto-Ligo, aktiva Esperantisto de pli ol 15 jaroj, interalie specialisto pri komputiko : estrarano de E@I (Edukado@Interreto) kaj verkinto de Komputeko, plurlingva vortaro pri komputilaj vortoj.

Mardon la 5-an de novembro 2019 je la 18:30.

Espéranto Paris Île-de-France
4bis rue de la Cerisaie
75004 Paris
Metroo Bastille

Kunportu trinkaĵojn kaj manĝaĵojn por komune dividi dum diskutoj post la prelego !

En la sama rubriko: