[ [ ] [ ] [] [] [] [] [] [] [] [] [] [] []
-->

Espéranto Paris Île-de-France

Hejmpaĝo > Eventoj > Vizito kaj prelego de Probal Dasgupta

laste ĝisdatigita je la 31a marto 2008

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Vizito kaj prelego de Probal Dasgupta

Kadre de vojaĝo en Eŭropo, S-ro Probal Dasgupta (Kolkata, Bharato),
prezidanto de UEA, estos en Parizo meze de aprilo. Programitaj estas du
vizitoj :

  • la dimanĉon 13an de aprilo posttagmeze en la sidejo de Sat-Amikaro

134, boulevard Vincent Auriol
75013 Paris
(Metroo Nationale - apud Place d’Italie)
01.44.24.50.48

por neformala interhoma renkontiĝo.

  • la mardon 15an de aprilo je la 19a en la sidejo de Espéranto-Île-de-France
    4bis rue de la Cerisaie
    75004 Paris
    kie li prelegos pri « Maldiskriminacia Esperanto »,
    la leksika kerno de Esperanto kaj la historio de la organizita maldiskriminacia lingvado.

Probal Dasgupta prezentas sian prelegon :

« Mi volas esplori, nepre kun la dialoga kaj demanda helpo de la aŭskultantoj, la demandon kiamaniere la organizita Esperanto-movado ĝenerale, kaj UEA specife, eventuale sukcesis au sukcesos fariĝi tiel memkonscie maldiskriminacia, ke ĝi eliros el la sakstrato de neŭtraleco
inter la angla, la franca, la nederlanda, la hispana kaj la portugala manieroj funkciigi okcidentan kulturan imperiismon rilate la neblankan parton de la planedo — alidire, kiamaniere oni povas efektive konstrui sendiskriminacian lingvopraktikon rilate al la planeda akso nordo-sudo.

Mi tiurilate okupiĝos pri la historio de UEA el la vidpunkto de persona sperto kaj de memoroj de aliaj, kies spertojn mi bone konas (ekzemple S-ro Lakshmiswar Sinha) — ne el la vidpunkto de historiisto, ĉar mi ne estas Ulrich Lins aŭ Ziko van Dijk, kvankam mi ŝate legas ilin.

Se iu volas sin prepari por kritike aŭskulti la prelegon kaj partopreni, mi rekomendus legon de la verko « Orientismo » de Edward Said (klasikaĵo disponebla en la franca ktp). Sed tio certe ne gravas, kaj certe eblas, ke
oni portos al la sperto siajn sendube vastajn legojn nekonatajn al mi.
 »

Probal Dasgupta prelego

En la sama rubriko: